Budišov nad Budišovkou (legu Budiŝov nad Budiŝovkoŭ) estas urbo en Ĉeĥio kun 2 824 loĝantoj (2024), situanta 13 km de urbo Moravský Beroun kaj 10 km de urbo Vítkov, en meza parto de montaro Jeseníky, en ties parto Nízký Jeseník, ĉe rivereto Budišovka, kiu estas maldekstra alfluo de rivero Odro. Al la urbo estis alligitaj municipoj Guntramovice, Podlesí kaj Staré Oldřůvky. La municipoj Podlesí kaj Staré Oldřůvky najbaras kun Armea spaco Libavá.
La urbon fondis en regiono de minado de ercoj senjoroj el Kravaře, la unua mencio estas el la jaro 1301. Valoraj objektoj estas precipe baroka dutura preĝejo el la jaro 1755. La urbodomo devenas el la jaro 1635, pli malfrue ĝi estis parte alikonstruita. Interesa estas objekto de eksa baroka akva muelejo kun valora ŝtonponto. Budišov estas elirpunkto al la proksima valbaraĵo Kružberk kaj refreŝigcentro de eksa banloko Jánské Koupele, kiu estas nuntempe rekonstruata, kaj al proksimaj kampadejoj ĉe rivero Moravice.